Titus Lucretius Carus
EL «LA NATURO DE L' AĴOĴ»


INVOKO AL VENUS

Eneid-patrin', plezuro de la homoj kaj de la dioj,
ĉionutra sankta Venus sub la ĉiele vibraj signoj,
kiu maron ŝipoportan, kiu kampojn fruktogenerajn
plenplenigas per vivsvarmo, ĉar ja ĉiu raso vivanta
per vi koncipiĝas, vidi, naskiĝinte la suno-lumon,
ho, Diino, de vi fuĝas vento, fuĝas nubo ĉiela,
kaj ĉe via veno al vi mildajn florojn sub la piedojn
sternas la artlerta tero, marspegulo vin alridetas,
paciĝinte la ĉielo brilas per radioj inundaj,
ĉar ja? kiam sin ekmontras la printempa vizaĝ' de l' jaro,
kaj zefiro fekundiga freŝas jam kun flugo libera,
tuj la birdoj de l' aero vin anoncas, vian aliron
signas, ho Diin', kun koro, kiun via forto batigas,
Ankaŭ la sovaĝaj brutoj vagas tra l' paŝtejo serena,
naĝas tra l' rapidaj fluoj, tiel sekvas vin, de sopira
sorĉo ekkaptitaj, tien, kien ilin gvidi vi volas;
sume: tra la maroj, montoj, kureganta flu' de riveroj,
foliar-portantaj domoj de l' birdaro, verdo de kampoj,
ĉies bruston vi ekbatas per la vek' de amo belega,
por ke ĉiuj sian rason plimultigu per sopirardo.
      Ĉar la ordon de l' Naturo sole via mano direktas,
kaj nenio ja kreiĝas en la brilaj mondregionoj
sen vi, kaj nenio povas esti bela kaj plezuriga,
vin mi volas peti, helpu al mi fari ĉi tiujn versojn,
kie la naturon de la aĵoj mi prikanti deziras
por la kara Memmiido, kiun, ho Diino, vi volis
fari mem pli kaj pli glora, eminenta ĉiuafere.
Tiom pli al miaj versoj do donacu ĉarmon eternan.
Faru por ni, ke l' metio sovaĝega de l' militado
sur la mar' kaj ĉiuj teroj dume jam kvietiĝu dorma,
ja vi sola povas doti per trankvila paco la homojn.
Ĉar la sovaĝegan arton de l' milito Marso direktas,
estro super ĉiuj armoj, kiu ofte en via sino
sinke sternas sin, venkita de l' eterna vundo de l' amo.
kaj rigardas al vi supren dum ripozig' de l' kolo svelta,
kaj sopire sur vi paŝtas la okulojn larĝe apertajn,
dum sur viaj lipoj pendas ia aniirT de l' dorse kuŝanta.
Ho Diino, kiam tiun, kun via sankta korp' kuŝantan,
vi brakumas, petu do lin per la buŝo dolĉaparola,
fondi tiel pacon dolĉan, glora, por la gento de Romo.
Ĉar en ĉi tempestaj tempoj de l' patrujo, nek al mi eblas
verki kun animtrankvilo, nek al mia brilekonata
Memmiido sin fortiri el agad' por ŝtataj aferoj...

EPIKURO PRI LA RELIGIO


Kiam la homvivo ŝajnis kuŝi sur la ter' abomene,
ĉar ĝi estis subpremita per la pezo de l' religio,
ostentanta sian kapon el la ĉielaj regionoj,
timiganta mortemulojn per vizaĝo plej hororiga,
greka homo la unua riskis kontraŭlevi okulojn
mortemulajn kaj l' unua kontraŭ ĝi eklukti kuraĝis.
Lin nek per la flam' de l' dioj, nek per fulmo kaj minacanta
tondro la ĉiel' repremis, eĉ pli akre al li agitis
bravan virton de l' animo, por ke serurojn strikte fermajn
de la pordoj de l' Naturo li l' unua deziru rompi.
Venkis fine lia vigla forto anima: li sukcesis
malproksime post si lasi la flamantajn mondbarierojn,
kaj la senmezuran ĉion li travagis mense-anime.
Li, venkint', al ni raportis, kio povas, kio ne povas
eknaskiĝi, kaj, finfine, kia leĝo fikse difinas
la eblaĵojn limigitajn kaj la finon por ĉiu aĵo.
Tiel do la religio kuŝas nun jam sub la piedoj
frakasite, kaj ĉi venko al la ĉiel' nin egaligas.
      Sed mi timas ĉi-koncerne, ke vi eble nun opinias
iniciĝi elementojn de malpia scio kaj iri
vojon kriman. Tute male! Ĝuste ja mem la religio
estis ofte la patrino de malpiaj, krimaj aferoj.
Jen, Aŭlide, la altaron de l' virgin' Trivia makulis
abomene per la sango de la povra Iphianassa
elektitaj popolestroj de la grekoj, kremo de viroj.
Kiam la ruband' metita ĉirkaŭ l' virgulina hararo
estis al ŝi traondinta ambaŭflanke sur la vizaĝo,
kaj ŝi antaŭ la altaro stari la tristan patron vidis,
kaj la pastrojn, kiuj provis kaŝi de antaŭ ŝi la feron,
kaj la homojn, kiuj verŝis larmojn pri l' viktimo vidata:
kun genuoj fleksiĝintaj, en timego muta ŝi falis.
Kaj la kompatindulinon helpi tiuhore ne povis,
ke ŝi donis la unua al la reĝo la nomon patro,
ĉar ŝin viroj sur la brakojn levis, kaj, tremegantan, portis
al altaro, ne por tio, ke post rito sankte solena
akompanu ŝin festantoj kun Himena kanto jubila,
sed ke ŝi, horore ĉasta, ĝuste ĉe l' aĝo ammatura,
falu, trista oferaĵo, mortigate de sia patro, —
ke feliĉe kaj favore povu ekveturi la ŝipoj.
Tiom da malbonoj povis do inspiri la religio...
      Iam ajn eĉ vi mem volos, venkiĝinte de l' terurantaj
diroj de la aŭguristoj, for de ni turni vin rifuĝe.
Ĉar ja vere, ili povas al vi fabeli tiel multajn
sonĝojn, kiuj la racian vivdirekton tordi kapablas
kaj ĉiujn feliĉojn viajn embarasi per ega timo.
Kaj eĉ rajte; ĉar se l' homoj povus vidi la certan finon
de l' mizeroj kaj klopodoj, ili per argumentoj povus
spiti al la religio kaj la minac' de l' aŭguristoj,
sed nun por rezisto estas nek eblaĵo nek argumento,
tial ke ni devas timi post la morto eternajn punojn.
Nesciate estas, nome, kia la natur' de l' animo,
ĉu ĝi do naskiĝas kun ni? Ĉe l' naskiĝo nin ĝi penetras?
Kaj pereas kune kun ni, elŝirite per nia morto,
aŭ descendas al la vasta kaj tenebra marĉo de Orko,
aŭ en la diversajn bestojn ĝi eniras dio-decide?
Jene Ennius, la nia, kantis, kiu l' unua portis
de la ĉarma Helikono kronon el foliar' eterna,
menciata kiel glore brila inter gentoj italaj.
Tamen, ke ekzistas krome iaj Aĥeron-regionoj,
ankaŭ ion tian kantas Ennius en senmortaj versoj,
sed al tiu lok' ne venos nia korp', nek nia animo,
sole la mirinde pala spektra imago de ĉi tiuj.
De ĉi lok' al li la ombro de Homer', floranta eterne,
venis, kiel li asertas, kaj verŝante amarajn larmojn,
la naturon de la aĵoj li malkovris per sia diro.
Tial, dum ni devas bone lerni la ordon de l' superaj
aĵoj: kia do principo por la sun' kaj luno la vojon
fiksas, kaj per kia forto estas ĉio ajn regulata
sur la tero, ni precipe devas tiam serĉi sagace,
kia aperaĵ' teruras al ni la menson, renkontata
dum viglado, en malsana stato aŭ sub kovro de dormo.
Tiel ke ni kredas, ke ni vidas antaŭ ni, ke ni aŭdas
tiun, kiun morto prenis, kies ostoj tere kaŝiĝas.

Restas nun orelaparte la sagacan animon, Gaius,
fortiritan el la zorgoj, doni jam al la vera scio,
ke l' donacon, kiun por vi kun fervor' fidela mi majstris,
antaŭ ol vi ĝin komprenus, kun malŝato vi ne forĵetu.
Ĉar pri la plej altaj leĝoj de l' ĉielo kaj de la dioj
mi nun traktos, ekkantante pri l' elementoj de la aĵoj.
Jen el kiuj la naturo kreas, nutras, kreski vivigas.
ĉion, kaj en kiujn ĉion pereantan ree ĝi solvas.
Ni esprimas ilin sence per "materio" kaj per "korpoj
generantaj", kaj kutimas nomi ilin alie ankaŭ
"semoj de la aĵoj", krome oni diras "korpoj unuaj",
ĉar el ili ĉia aĵo unuavice originas.

Mi ne trompas min per tio, ke afero facila estos
la klarigo de l' nebula instruaĵ' de la saĝaj grekoj.
Ne! Precipe, ĉar por multo vortojn novajn uzi mi devos
pro malriĉ' de nia lingvo kaj pro noveco de la temo.
Sed ja tamen, viaj virtoj kaj la esperata delico
de la dolĉa amikeco nun por ĉia ajn klopodado
min persvadas, kaj instigas maldormadi serenajn noktojn
kaj serĉegi, kiavorte kaj per kia kanto mi povus
do finfine antaŭmeti al via menso klaran lumon,
dank' al kiu la sekretojn vi per vid' profunde penetru.
Do la timon de l' animo kaj la tenebrojn jam forpelu
nun ne la radioj sunaj, nek la brile lumantaj sagoj
de la tago, sed l' aspekto kaj la racio de l' naturo.
Kaj en tio por ni estas la unua, la ĉefa leĝo,
ke neniam io ĝermas di-decide el la nenio.
Kompreneble ĉiuj homoj estas de timego jugitaj,
ĉar ja multon ili vidas okaziĝi tere-ĉiele,
kies kaŭzojn per la menso ili nun klarigi ne povas,
ili opinias do, ke tion faris dia potenco,
dum sciante, ke nenio povas iam el la nenio
ekkreiĝi, ni pli ĝuste vidos nian vojon irotan,
vidos ni, el kio povas do kreiĝi tio, ĉi tio,
kiel ĉio ajn fariĝas sen la laboro de la dioj.
      Ĉar se io povus ĝermi el la nenio, ja naskiĝus
ĉia spec' el aĵo ajna, kaj ne necesus eĉ la semoj.
El la mar' devenus homoj, el la ter' originus rasoj
skvamoportaj, kaj eruptus birdoj el la alto ĉiela;
bovo-gregoj kaj aliaj brutoj, ĉia besto sovaĝa,
de naskiĝo nekonata, svarmus en dezerto, sur agroj,
kaj ne restus tiaj samaj eĉ la fruktoj sur sia arbo,
sed ŝanĝiĝus varieme: ĉion ajn ĉio donus frukte.
Fakte, se ne havus ĉio por si la korpojn generantajn,
kiel estus difinita la patrino de l' aĵoj tamen?
Sed ĉar ĉiu aĵ' naskiĝas nepre el difinitaj semoj,
do el tie ĝi elĝermas kaj en luman mondon eliras,
kie por ĝi materioj kaj unuaj korpoj enestas.
Kaj pro tio do ne povas el ĉio ajn naskiĝi ĉio,
ĉar en ĉiu spec' de aĵoj nestas la sekreta kapablo...

FORMO ŜANĜIĜAS, MATERIO PERSISTAS


Fine ja pereas pluvoj, kien ilin Etero-patro
ĵetis el la alt' malsupren, en la sino de Ter-Patrino.
Sed elĝermas orrikoltoj, verdas foliaro de l' arboj,
kaj ĉi tiuj mem kreskadas, ŝarĝas sin per pezo de fruktoj,
kaj per tio, siavice, nutras sin nia gento kaj la
bestoj, kaj ni per infanoj flori la gajajn urbojn vidas,
kaj la gajaj birdoj kantas ĉie la boskojn frondoportajn;
kaj per tio brutoj, lacaj de l' paŝtejo grasa la gajajn
korpojn ripozigas, kaj la brile blanka suko de lakto
gutas el streĉataj mamoj; kaj per tio la novaj idoj
per la feblaj membroj ludas sur tenera herbo petole,
dum la pura lakt' al ili turnas ebriige la kapon.
Jen, nenio do pereas funde, kiel ajn tio ŝajnas,
la natur' refaras unun el la alia, kaj ne povas
io ajn ricevi vivon, se ne dank' al alies morto.

LA ALVOKIĜO DE LA POETO


Nun klopodu jam rekoni kaj pli klare aŭdi la sekvajn.
Mi ne trompas min: obskura estas tio ĉi, sed per akra
tirso batis mian koron la espero granda de gloro,
kaj samtempe vekis al mi en la brusto la dolĉan amon
al la Muzoj. Tial do mi, instigate de menso freŝa,
vagas nun tra la senvojaj, antaŭ mi neniam iritaj
vojoj de l' Pieridinoj; dolĉas atingi virgajn fontojn
kaj el ili ĉerpi; dolĉas por mi deŝiri novajn florojn,
kaj de tie pompan kronon plekti por la kapo, de kie
la tempiojn de neniu zorgis iam flore la Muzoj,
ĉar, unue, pri aferoj grandaj instruante, mi volas
savi la animon el la premaj nodoj de l' religio,
poste, obskursencajn aĵojn en klarege lumantaj versoj
kantas mi kaj trasorbigas per la Muza ĉarmo la tuton.
Tamen tio ne montriĝos senigita je senc' racia,
sed, kiel se kuracantoj volas doni al eta knabo
la absinton aĉa-gustan, kaj antaŭe ili la randojn
de la taso ĉirkaŭŝmiras per miel' kaj suko sukera,
tiel ke la sensuspekta knabo, erarigita tute
ĝis la lipoj, unuglute trinkas la fluidon amaran
de l' absinto, kaj ne sentas, ke per tio lin oni trompis,
eĉ kontraŭe, li reprenas siajn fortojn kaj resaniĝas,
tiel same nun mi faras: ĉar plejofte ja ĉi scienco
ŝajnas de malbona gusto al neadeptigitoj, kaj ĝi
retropuŝas profanulojn, volis mi per dolĉe-parola
Pieria kanto por vi antaŭmeti la tutan temon,
kaj ĝin kvazaŭ mildgustigi per la dolĉa Muza mielo,
ke mi tiamaniere povu eble vian animon
teni per ĉi tiuj versoj, ĝis perceptos vi la leĝaron
tutan de l' natur', sur kiu la struktur' de l' mondo baziĝas..

LA SENSENCA TIMO DE MORTO


... Do la morto por ni estas nulo, kaj nin tute ne povas
eĉ koncerni, ĉar mortema estas la natur' de l' animo.
Kaj se ni, nur naskiĝontaj, tute ne afliktiĝis tiam,
kiam la punikaj trupoj venis por batalo de ĉie,
kiam ĉiuj, ekskuitaj de l' panika militkonfuzo,
hororante tremis sub la alta vizaĝo de l' ĉielo,
kaj al ili estis dube, kiu el la du imperioj
regos ĉiujn mortemulojn kiel mastro tere kaj akve,
tiel, kiam ni ne estos, post separiĝ' de nia korpo
kaj anim', el kiuj estas ni fanditaj en unu eston,
kompreneble, jam nenio povos, ĉar ni ne estos tiam,
nin entute plu atingi, nek ekmovi al ni la sentojn,
eĉ se tero kun la maro, maro kun la ĉiel' miksiĝus.
Kaj eĉ se ankoraŭ sentus la substanco kaj la kapablo
de l' anim', post ol ĝi estis elŝirita el nia korpo,
tio tamen estus por ni nura nul', ĉar ni el animo
kaj el korpo kunmetite konsistiĝis en unu eston.
Kaj se nian materion post la mort' la tempo kolektus,
kaj ĝin remetus en la saman staton, kia ĝi estas nune,
ankaŭ tio por ni, tamen, estus jam sen ia valoro,
ĉar interrompita estus nia memor' pri l' antaŭaĵoj...